Libro de Zeĥarja 7:3
kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo,
4Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
Read all of Libro de Zeĥarja 7
Cross References
Deuteronomy 33:10Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
Nehemiah 8:9Kaj Neĥemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo: Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malĝoju kaj ne ploru. Ĉar la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo.
Ecclesiastes 3:4estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
Jeremiah 52:12En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
Hosea 4:6Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
Haggai 2:11Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru: