Libro de Amos 6:10
Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
Cross References
1 Samuel 31:12tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.
2 Kings 23:16Joŝija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon.
Jeremiah 44:26Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 24:21Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
Amos 8:3La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.