Libro de Amos 6:9
Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
Londona Biblio
In The King James Version
And it shall come to pass, if there remain ten men in one house, that they shall die.
In Context
Cross References
1 Samuel 2:33Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo.
Esther 9:10la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
Job 1:19kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Psalms 109:13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
Amos 5:3Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.