Libro de Hoŝea 2:18
Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
19Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
Cross References
Job 5:23Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
Psalms 46:9Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Isaiah 2:4Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
Isaiah 2:17Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Isaiah 26:1En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
Isaiah 65:25Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.