Evangelio laŭ Johano 4:10
Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Johano 4
Cross References
2 Chronicles 33:12En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
Psalms 10:17Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
Psalms 46:4Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
Isaiah 12:3Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.
Isaiah 41:17La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
Isaiah 43:20Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,