Luke 6:7
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 38:12Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
Jeremiah 20:10Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
Mark 3:2Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
Luke 13:14Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
Luke 20:20Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
John 9:16Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.