Luke 6:8
Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan: Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
Job 42:2Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
Isaiah 42:4Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.
Mark 3:3Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.
Luke 13:12Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco.
John 9:4Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.