Libro de Malaĥi 1:8
Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro — ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 22:19tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj.
Leviticus 22:23Bovon aŭ ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne akiros plaĉon.
Job 42:8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
Jeremiah 14:10Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
Malachi 1:10Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.