The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 95

1Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

2Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

3Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

4Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

5Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

7Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,

8Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

10Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

← Psalmaro 94Read In The App, Free →Psalmaro 96 →

Study Psalmaro 95

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150