The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 53

1La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.

4Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?

5Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.

6Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

← Psalmaro 52Read In The App, Free →Psalmaro 54 →

Study Psalmaro 53

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150