The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 30

1Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

2Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

3Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

4Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

5Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.

6Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.

7Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.

8Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:

9Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?

10Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

11Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,

12Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

← Psalmaro 29Read In The App, Free →Psalmaro 31 →

Study Psalmaro 30

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150